Anticiganismo

Deportado de Sintioj kaj Romaoj en Germanio 1940

Anticiganismo, aŭ kontraŭciganismo, estas la rasismo kaj diskriminacio kontraŭ la ciganoj (Romaoj kaj Sintioj popoloj). La termino estas simila al la koncepto de antisemitismo, kiu estas uzata por priskribi diskriminacion kontraŭ judoj. La termino cigana devenas de la mezepoko. Laŭ Martin Holler la angla termino anti-Gypsyism datas de la 1980-aj jaroj kaj oftiĝis en la jaroj 2000 kaj 2010, dum la termino anticiganismo estis pli poste derivata de la germana Antiziganismus[1].

  1. Holler, Martin. (2015) “Historical Predecessors of the Term 'Anti-Gypsyism'”, Antiziganism: What's in a Word?. Cambridge Scholars Publishing, p. 82. ISBN 9781443878715.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search